LA NORVEGA PACASOCIO
(på esperanto)
(Mer om esperanto? Se f.eks. esperanto.net)
La Norvega Pacasocio (NPA - Norges Fredslag) estas la plej aĝa pacorganizo en Norvegio. Ĝin fondis parlamentano Wollert Konow en 1885. Inter ĝiaj unuaj membroj estis la famaj verkistoj Bjørnstjerne Bjørnson kaj Arne Garborg. La organizo ludis gravan rolon en la paca malfondo en 1905 de la unio kun Svedio, kune kun sia sveda fratina organizo.
Hodiaŭ ĝi estas memstara neregistara organizo kun ĉirkaŭ 350 membroj, sed nur unu dungito. NPA laboras por daŭra mondpaco bazita sur ekonomia kaj socia justeco, libereco kaj persona respondeco, kaj por evoluigo de packulturo, kie konfliktoj ene de kaj inter nacioj estu traktataj konstrue kaj senperforte. NPA ludas aktivan rolon por influi norvegajn sintenojn kaj strategiverkantojn, pledante – kune kun partneraj organizoj – por pacemaj strategioj en naciaj kaj internaciaj arenoj. Centraj aferoj en ĉi tiu aktivado estas la kaŭzoj kaj evitado de perfortaj konfliktoj, alternativaj solvoj al milito kaj tutmonda malarmado. En la organizo aktivas homoj kun universitataj fakscioj kaj internaciaj spertoj, kiuj laboras pri transformado de konfliktoj, pacedukado kaj trenado. Ĉefaj agadoj estas neformala edukado por krei pli altan konscion kaj pli bonan komprenon pri demandoj de paco kaj sekureco, kaj esplorado de la bazaj kaŭzoj de perfortaj konfliktoj kaj militoj. NPA estas membroorganizo de Neperforta Pacotaĉmento (Nonviolent Peaceforce) kaj partnero en la projekto Asocio kaj Resursoj por Konfliktotraktado (ARCA).